ju

*ju

Partikulo uzata, kun (mal)pli, por montri la kaŭzon de paralela vario: ju cerbo pli prudenta, des lango pli silenta (Z); ju pli da ĵuroj, des pli da suspekto (Z); ju pli oni babilas, des pli oni al si malutilas (Z); ju pli peza la aveno estis, des pli profunde ĝi kliniĝis (Z); ju malpli ni okupos niajn kapojn per diversaj 'pliboniĝoj' kaj ju pli ni simple propagandos la lingvon, des pli bone estos (Z); ju pli ni estas kune, ni ĝojas des pli (S).
des.

ju


Iel rilatitaj:

des