deĵori

*deĵor/i (ntr)

Plenumi sian servon en difinita tempodaŭro, konforme al antaŭpreparita servordo: tie ĉi la flegistinoj deĵoras ĉiun trian nokton; ĉiuj apotekistoj de la urbo deĵoras en dimanĉo laŭvice; voku la deĵorantan leŭtenanton!
ofici, servi.
  • deĵoro
    Difinita tempodaŭro fiksita por la plenumo de ofica servo: mia deĵoro komenciĝos je la kvara horo; nokta deĵoro; havi sian deĵoron (Z); la posteno estas tiel atentostreĉa, ke la deĵoroj estas nur trihoraj.
  • deĵorejo
    ĉambro, kie oficistoj, oficiroj deĵoras: deĵorejo en hospitalo, sur ŝipo.
    deĵori

    deĵori


    deĵoro. Garde deĵori. Vaĉi (vigli, deĵori).
    armeo. labori. ordoni. ŝipo.

    Iel rilatitaj:

    -an armex gvardix laborx oficx ordonx servx viglx ŝanĝx ŝipx