cedrato
cedrat/o
- [ BOTANIKO] Sp. de citruso (Citrus medica), arbeto aŭ trunkarbusto kun grandaj, 7-8 cm diametraj, plejofte longformaj fruktoj, kies dika, maleben-supraĵa ŝelo estas uzata kandite aŭ konfitite por sukeraĵoj k kukoj; origina el Hindio, kultivata en la varmaj partoj de la Mediteranea regiono.
- [KOMUNUZO] Frukto de cedrato 1.
cedratujo
Cedrato 1.
Iel rilatitaj:
BOTANIKO
arbx
citrusx