risorto

*risort/o


Elasta lameno aŭ fadeno el metalo aŭ alia materialo, kapabla repreni la antaŭan formon, post kiam ĝi estis fleksita, premita aŭ streĉita: risorto de horloĝo, de kanapo, de kaleŝo (B); kaŝita risorto liberigis la tirkeston; li bezonis nur alpremi risorton, tiam miloj da kugloj flugis (Z); spirala risorto.
  • risorta
    Provizita per risorto (j): risorta matraco (B), risorta ĉareto.
  • risorti (ntr)
    Esti elasta kiel risorto: jam malpeze lia paŝ' risortas (A).
  • risortaro
    Tuto de la risortoj, kiuj evitigas al veturilo la skuojn: la risortaro de fiakro, aŭto, manĝvagono.
  • risorteco
    1. Eco de risorto.
      elasteco.
    1. [EKOLOGIO] Eco de ekosistemo rezisti al perturbo k, post ĉeso de ĉi-lasta, retrovi sian originan staton.
  • kluĉorisorto
    Risorto, kiu fiksotenas la denton de kluĉilo.
  • spiralrisorto
    Risorto en formo de spiralo.

    risorto


    Iel rilatitaj:

    aŭtomobilx bufrx horloĝx