likvidi

*likvid/i² (tr)

  1. (pp konto, ŝuldo) Reguligi, pagante la sumon, kiun montras la definitiva kalkulo.
  1. (pp firmo ks) Realigi la aktivon kaj la pasivon por pagi la ŝuldojn, tiel metante finon al la koncerna negoco: likvidi entreprenon, komercon.
  1. Finreguligi la templimajn transakciojn en biloborso.
  1. (f) Meti finon al, forigi (ordinare abrupte aŭ perforte): likvidi la carismon, la kontraŭulojn de la reĝimo; (f) likvidi la analfabetismon ĉe la popolo.
  • likvid (ad)o
    Ago de tiu, kiu likvidas: fali en likvidadon (bankroti).
  • likvidanto, likvidisto
    Fidinda specialisto, kiu estas komisiita likvidi societon, negocon ks.

    Iel rilatitaj:

    bankrotx