fraŭdi

fraŭd/i (tr)

[JURO] Trompe kaj malhoneste senigi je mono aŭ alia valoraĵo, pri kiu iu persono havas rajton: fraŭdi la ŝtaton pri siaj impostoj; fraŭdi la doganon; la notario fraŭdis lin je parto de lia rento.
  • fraŭdo
    Ago de fraŭdanto.
  • fraŭdiĝo
    Stato de tiu, kiun iu fraŭdis: (f) sento pri fraŭdiĝo (ekz. ĉe malfavorata infano).
  • defraŭdi, prifraŭdi
    Ruze, ŝtelume forpreni ion, kion oni ne rajtas preni: defraŭdi leteron, konfiditan monsumon; de la heredaĵo la konkubino defraŭdis la juvelojn.

    Iel rilatitaj:

    bankrotx baraterix defraŭdx