melankolio

melankoli/o (3)

  1. [MEDICINO] Grava depresia perturbo, aparte karakterizata de intensaj kaj delirecaj kulposentoj: melankolio povas inklinigi al memmortigo.
  1. [KOMUNUZO] Stato de konstanta sopira malgajeco kaj malvigleco: ni pelu for melankolion!
    spleno.
  • melankolia
    Rilata al melankolio: la kelnero estis ĉiam melankolia (Z); ŝi levis al li melankoliajn okulojn; komponaĵo kies tonoj melankolie kunfandiĝis kun la junaj radioj (Z).
    nigra.
  • melankoliulo
    [MEDICINO] Malsanulo kun temperamento inklina al deprimiĝo kaj senkaŭzaj timoj.

    Iel rilatitaj:

    Bajronx afliktx atrabilx deprimx penx