Romo

Rom/o


[HISTORIO] ĉefurbo, en la antikveco, de la Imperio, en la nuntempo, de Italio (12°27'E, 41°53'N): kiam Roscio estis aktoro en Romo (Z); tiam Germanujo fariĝos respubliko, kontraŭ kiu Romo kaj Sparto estos monaĥinejoj! (Z); ne povas ĉiu homo esti pap' en Romo (Z).
Vatikano, latino.
  • Roma
    Rilata al Romo: la Romaj monumentoj; la Roma kamparo; por esti Nerono, al vi mankas nur la Roma regno (Z); [HISTORIO] la Roma politiko, disciplino, virto; [KRISTANISMO] la Roma Eklezio; (min.) Romaj ciferoj (I, V, X, L, C, D, M, kontraste al la Eŭropaj); [TIPOGRAFIO] (min.) Roma fasono, tiparo (klasika aŭ rekta).
  • Romano
    1. [HISTORIO] Civitano de Romo: municipoj fonditaj de la Romanoj (Z); (f) mi nun ne volas resti Dano, mi ankaŭ apartenas al la Romanoj (Z).
    1. Loĝanto de Romo: Epistolo al la Romanoj (N).
    1. (ark. , maj. aŭ min.) Homo, parolanta latinidan lingvon: slavoj ofte posedas en E. pli bonan stilon, ol germanoj aŭ Romanoj (Z).
  • Romana
    (maj. aŭ min.) Rilata al la antikvaj Romanoj: la Romana cemento (hidraŭlika); la Romana (latinida) fundamento de nia lingvo (Z).
    RIM. Pro la eblaj konfuzoj kun 'roman' estas pli bone konservi la komencan majusklon ĉe 'Romano', 'Romana'.
  • Romio
    La Roma imperio, starigita de Aŭgusto en 27 a.K. , poste dividita de Teodozio en orientan kaj okcidentan imperiojn; la okcidenta estis provizore restarigita de Karolo la Granda en 800.
  • Romia
    Rilata al Romio: la Romia kodo, civilizacio, arto.
    romanika.
  • Romiano
    Ano aŭ loĝanto de Romio: Saul-Paŭlo estis Romiano.
  • Romanigi
    Trudi la Romajn vivmanierojn, civilizacion, juron, lingvon.
  • Romanismo
    Civilizacio kaj mondkoncepto de la Romanoj.
  • Romanisto
    Specialisto pri la latinidaj lingvoj.
  • Rom-Germana
    [HISTORIO] Nomepiteto de la imperio (962-1806), kiu entenis italajn kaj germanajn landojn plejofte sub nominala aŭtoritato; ekde 1254, ĝi estis kvalifikata kiel 'sankta'.

    Iel rilatitaj:

    Adonisx Agrikolx Agripx Alarikx Albx Apolonx Arlezx Aŭrelianx Babelx Ceres Cezarx Ciceronx akveduktx asx cimbrx d dalmatikx decemvirx ediktx edilx