ŝpari

*ŝpar/i (tr)


Ne uzi, ne elspezi, kaj sekve:
  1. (por si) Kolekti provizon da io, precipe da mono, danke al modera uzo aŭ elspezo: ŝparu-vi havos plenan poŝon (Z); tute ne havante ian ŝparitan monon (Z); vivi de ŝparita kaso (Z); ŝpari provizojn dum sieĝo; bona generalo ŝparas siajn soldatojn; (abs.) ŝparu kiam bone, vi havos kiam bezone (Z); ni ŝparis, kiom ni povis (Z).
    gardi, rezervi, plasi, reteni.
  1. (f) (por si) Konservi, uzante malmulte, modere aŭ singarde: ŝparu viajn fortojn! (B); vortojn ŝparu, agojn faru (Z); ĉu povas vi aŭskulti bonan vorton?- ĝin ŝparu por amato de la dioj! (Z); ŝpari nek penon nek admonon (Z); oni ne ŝparis al li la aplaŭdojn; kiu ŝparas sian vergon, tiu malamas sian filon (X); tempoŝparanta skribado (Z); se ŝi iros laŭlonge de la marbordo, ŝi ŝparos preskaŭ du mejlojn (Z).
    domaĝi.
  1. (favore al iu) Ne trudi al iu ion penigan, ĉagrenan: ni volis ŝpari al li tiun sortobaton; tiu muelilo ŝparas al mi la monon por muelado (Z); la maŝinoj ŝparas al ni jam la penadon, kaj baldaŭ la pensadon.
    evitigi.
  • ŝpara
    Rilata al ŝparado: ŝpara banko (Z) (SIN. ŝparkaso).
  • ŝpar (ad)o
    Ag(ad)o de iu, kiu ŝparas: ŝparo de iu pri io; ŝparado estas komenco de riĉeco.
  • ŝparaĵo
    Tio, kion oni ŝparis.
    ekonomio.
  • *ŝparema
    Inklina al ŝparado.
  • ŝparigi
    ŝpari 3: ŝparigi al li militon, peston, karan tempon kaj doktorojn (Z).
  • malŝpari
    Elspezi multe kaj senkonsidere: malŝpari sian tutan heredaĵon; patroj avaras, infanoj malŝparas (Z); (f) mi bedaŭras jam la kelkajn vortojn, kiujn mi malŝparis kun vi (Z); plej ofte ili malŝparis la vivon (B).
    disipi.
  • malŝparado
    Agado de tiu, kiu malŝparas.
  • malŝparema
    Inklina al malŝparado.
  • malŝparulo
    Homo, kiu malŝparadas: malŝparulo ĝuas nelonge, avarulo neniam (Z).
  • troŝparema
    Inklina al troa ŝparado.
  • energiŝparado
    [EKOLOGIO] Kiom eble plej granda redukto de la utiligo de energio el diversaj energifontoj.

    ŝpari


    Iel rilatitaj:

    avarx bankx bonx pagx riĉx tempx