ĝui

*ĝu/i (tr)

  1. Sentadi sensan plezuron pro la posedo de io konkreta: ĝui delikatan manĝon, freŝan aeron (B), ĉeeston de amiko, muzikon, belan promenadon, naturan spektaklon; vespere ĝuu lunon (Z); vian vivon ĝuu, sed fremdan ne detruu (Z); mi volas ĝui la kelkan nombron da belaj tagoj, kiun donas al mi mia juneco (Z); mi sidis kun juna knabino, ĝuante ŝiajn kisojn (Z); venu, ni ĝuu volupton ĝis la mateno! (X); (ironie) mi scias, kio estas la vivo de malriĉa virino, mi ĝuas ĝin de kelke da monatoj (Z); (abs) li vespere sidis en la teatro por ĝui plenanime (Z); mi kolektos ĉiujn viajn amistojn, kun kiuj vi ĝuis (X).
    ĝoji, frandi, volupti.
  1. Posedi abstraktan aferon, de kiu oni havas utilon aŭ plezuron: ĝui gastigon de iu (Z), profiton (Z); ĝui superecon; multe pli da homoj povis ĝui de tio utilon kaj ĝojon (Z); ĝi ĝuu la liberecon fari promenon (Z); vi, kiu ĝuis tian estimon kaj konfidon de la tuta mondo E-ista (Z); ĝui sanon, ripozon, trankvilecon, rabaton, la samajn laborkondiĉojn, altan salajron, reĝan favoron; ĝui la rajton proponi kandidaton.
    profiti, sperti, uzi.
  • ĝua
    Rilata al ĝuado: ĝua distraĵo; estos al mi ĝue lin revidi (Z); kiu venas plej frue sidas plej ĝue (Z).
  • ĝuo
    1. Sento de ĝuanto: estis plej agrabla ĝuo aŭdi la najtingalon (Z); ju pli da bruo, des malpli da ĝuo (Z); li havis viandon, mi havis nur oston, li havis la ĝuon, mi pagis la koston (Z); kiu amas ĝuon, amu ankaŭ enuon (Z); de superfluo malboniĝas la ĝuo (Z); vulpo al gruo promesis ĝuon manĝi kaj trinki plej agrable (K).
    1. Io, kio donas tian senton: la domo estis ĝuo por la okuloj (Z).
      ĉarmo, plezuro, ravo, volupto.
  • *ĝuado
    Ago daŭre ĝui
    1. : flugis for la ĝojo de l' juneco; la ĝuado de l' unuaj jaroj (Z);
    1. : retrovi ĝuadon de libereco.
  • ĝuego
    Tre viva ĝuo: ĉi ombra freŝo estas rara ĝuego (K).
  • ĝuema
    Inklina al ĝuado.
  • ĝuigi
    Fari, ke iu ĝuu: via boneco, kiun vi ĝuigas al tiuj, kiuj vin fidas (X); siaj karesoj ĝuiĝu vin en ĉiu tempo! (X).
  • ĝuamo
    Inklino al sensaj plezuroj.
  • ekĝui
    Eksenti ĝuon; komenci ĝui: ni ekĝuis grandan plezuron, kiam oni malfermis la pordon (Z); ĉu ni ekĝuu kamparan vivon aŭ ĉu ni entreprenu vojaĝon? (Z).

    ĝui


    Iel rilatitaj:

    agrablx amx aĉetx delicx feliĉx gustumx karesx seksx ŝatx