ties

*ties


Morfemo kun pron-a rolo, signifanta 'de tiu (j) aŭ de tio'k uzata precipe en tri okazoj:
  1. kiam la responda rilata prop. antaŭas: kiu difektos al li eĉ unu haron, ties karnon mi disŝiros je pecoj (Z);
  1. kiam ĝi respondas al 'kies': kies panon oni manĝas, ties vorton oni parolas (Z); kies monon mi prenas, ŝuldanto mi fariĝas;
  1. kiam ĝi reprezentas vorton, kiu ne estas la subjekto de la antaŭa prop: la infano ludis kun sia pupo, kaj subite ties kapo frakasiĝis ('ĝia kapo'povus signifi 'la kapo de la infano'); la kuracisto kliniĝis antaŭ la fremdulo, kaj laŭ ties deziro oni transportis lin en hospitalon; unu nacio imagas kaj taksas la alian laŭ ties literaturo; la trafiko de la urbo kaj eĉ de ties ĉirkaŭaĵo estas tre vigla.


ties

PMEG: [tabelvortoj je -es]

de tiu Konsideri ion laŭ ties plej bona flanko.

Iel rilatitaj:

li ĝi ŝi