kariofilo

*kariofil/o


I-
  1. [BOTANIKO] (ark.) = kariofilarbo, aroma sizigio.
  1. [KOMUNUZO] La sekigitaj florburĝonoj de kariofilarbo.
  • kariofilujo, kariofilarbo
    Arbo (aroma sizigio) daŭrafolia, forte aroma, kun ledecaj, elipsaj folioj kaj kun apeksaj cumoj el malmultaj, flavaj floroj; origina el Molukoj, kultivata en la tropikaj regionoj por sekigitaj florburĝonoj tre aromaj, uzataj kiel spicaĵo kaj por produktado de kariofila esenco medicine utiligata.
  • II- [BOTANIKO] (ark.) Alia nomo (Caryophyllus, nomenklature ne legitima) de dianto.
  • kariofilacoj
    [BOTANIKO] Fam. (Caryophyllaceae) de herboj kun sidaj, kontraŭe duopaj folioj, kun hipoginaj, regulaj floroj plejofte en cumo, kaj kun kapsuloj, malofte beroj; ĉ. 2 300 sp-oj el ĉ. 87 g-oj, i.a. dianto, stelario, sed ne kariofilarbo.

    kariofilo


    Iel rilatitaj:

    arbx arenarix florx kuirx spicx