hepato

*hepat/o

[ANATOMIO] (hepar) Grava organo de la vertebruloj, situanta ĉe la homo sub la diafragmo, precipe dekstre; rigardebla kiel la kemia laboratorio de la organismo, la hepato plenumas multajn funkciojn: ekskrementado de galo, stokado de glikogeno, lipido, fero, transformado de glikogeno al glukozo, neŭtraligo de toksaĵoj, ureopoezo, detruo de malnovaj hematioj ktp: la antikvuloj rigardis la hepaton kiel la sidejon de la pasioj; oleo el hepato de moruo [VIDU] hepatmuskoj, hepatherbo, hepatiko.
  • hepata
    Rilata al hepato: hepataj duktoj; hepata arterio; hepata koliko; hepata malsano; hepata kolbaso.
  • hepataĵo
    [KUIRARTO] Besta hepato, preparita kiel manĝaĵo: hepataĵo de bovido; grashepataĵo (hepato de ansero aŭ anaso, tre grasigita); pasteco de grashepataĵo.
    renaĵo.
  • hepatito
    [MEDICINO] Kn de la inflamaj hepataj afekcioj.
  • hepatulo
    Persono malsana je la hepato.
  • anserhepat (aĵ)o
    [KUIRARTO] Ansera grashepataĵo: pasteco de anserhepato kun trufoj.
  • hepatopankreato
    [ZOOLOGIO] Organo de iuj senvertebruloj, kiu rolas kiel kaj hepato kaj pankreato.

    hepato


    Iel rilatitaj:

    biotinx boldx brix korpx kuirx