gorĝo

*gorĝ/o

  1. Antaŭa parto de la kolo: kunpremi la gorĝon al iu; venis tranĉilo al la gorĝo (Z); tranĉi al si la gorĝon; [...] volas kapti Franciskon ĉe la gorĝo (Z); senti jam la ŝnuron ĉe la gorĝo.
  1. [ANATOMIO] Interna parto de la kolo, per kiu oni glutas kaj spiras, konsistanta el la faringo kaj la enirejo de ezofago kaj laringo: ĝi fariĝis por mi osto en la gorĝo (Z) (granda malfacilaĵo); detenu vian gorĝon de soifo (X); tralavi la gorĝon (Z) (drinki); la najtingalo kantis tiel, kvazaŭ ĉiuj melodioj loĝus en ĝia malgranda gorĝo (Z); krii, ridi el la tuta gorĝo (Z); freŝa mielo estas dolĉa por la gorĝo (X) [VIDU] faŭcio.
  1. [GEOGRAFIO] Mallarĝa pasejo en monto, aŭ inter rodo, laguno ks kaj la maro.
  1. [TEKNIKOJ] Ronda kava foldo aŭ kanelo.
    toro.
  • gorĝo
    [HERALDIKO] Ruĝo.
  • gorĝa
    Rilata al gorĝo: gorĝa konsonanto (guturalo), doloro, krio.
  • gorĝeto
    Malgranda gorĝo (ekz. de birdo).
  • gorĝfundo
    [ANATOMIO] Parto de la gorĝo malantaŭ la tonsiloj.
  • elgorĝigi
    Fari, ke io elĵetiĝu el la gorĝo.
    kraĉi, sputi, vomi.
  • engorĝigi
    Enigi en la gorĝon: Juĝisto L. engorĝigis la lastan gluton da kafo (TE).
  • blugorĝulo
    [ZOOLOGIO] Sp. (Luscinia svecica) de birdo el la ordo de paseroformaj, fam. de turdedoj, kies virbesto havas bluan gorĝon kun rustruĝa aŭ blanka makulo en la mezo.
  • plengorĝe
    El la tuta gorĝo.
  • plengorĝo
    Kvanto, kiun povas enteni la gorĝo.
  • ruĝgorĝo (Z), ruĝgorĝulo
    [ZOOLOGIO] Rubekolo.

    gorĝo


    Gorĝostreĉe, Plengorĝe. kapti iun je la gorĝo. Kunpremiĝas lia gorĝo. Li sentas bulon en la gorĝo.
    korpo.

    Iel rilatitaj:

    brustx dekoltx kapx korpx plenx vizaĝx