fatalo

fatal/o (1)

Antaŭfiksita, neevitebla superega leĝo de la okazontaĵoj: super ni regas neŝanĝebla fatalo (Z); mi kontraŭstaras al la tirano fatalo (Z); tiel ordonis la fatalo; persekutita de la fatalo.
RIM. Oni uzas la vorton 'fatalo' prefere pri malbona ŝanco.
destino, fato, fortuno, providenco, sorto.
  • Fatalo
    [MITOLOGIO] Plejsupera povo, ĉion antaŭdestininta de eterne.
  • fatala
    1. Neevitebla, nepre okazonta: la fatalaj dekretoj de l' sorto.
    1. Tre malfeliĉiga, malbonŝanciga, kaŭzanta pereon, ruiniĝon: fatala pasio; en tiu fatala nokto (Z); tiu ĉi 'kio', kiu premas la kapojn kvazaŭ fatala malbeno (Z); vidi la fatalan preparadon kaj la ekzekutajn ceremoniojn (Z); gento fatale estingita (Z).
  • fatalaĵo
    Malfeliĉaĵo, malbonŝanco.
    katastrofo, plago.
  • fatalismo
    [FILOZOFIO] Doktrino, laŭ kiu ĉio estas neeviteble antaŭfksita malgraŭ ĉia ajn kontraŭstaro de la homa volo: la fatalismo de la Helenoj; (f) kiamaniere vi venkis tiun fatalismon, kiu premegas la kapojn de malriĉaj virinoj? (Z); fatalisme rezignacii.
    determinismo, antaŭdestinismo.
  • fatalisto
    Tiu, kiu kredas je la fatalismo.

    fatalx


    Iel rilatitaj:

    eventx