katastrofo

katastrof/o (1)

  1. Subita, tre malfeliĉiga okazaĵo, kiu kaŭzas al personoj aŭ objektoj damaĝon nelimigitan: fervoja katastrofo; la tertremo estis terura katastrofo.
    diluvo, kataklismo.
  1. [BELETRO] Elnodiĝo de dramo: la katastrofon de tiu ĉi tragi-komedio lasu al mi (Z).
    peripetio.
  • katastrofa
    Prezentanta katastrofon: katastrofaj pluvegoj; katastrofa damaĝo; (f) tio povas katastrofe efiki al la vivnivelo de la laboristoj.
  • katastrofismo
    [GEOLOGIO] Teorio, laŭ kiu en la pasinteco okazis gravegaj eventoj, interrompantaj la kontinuajn fenomenojn de la terhistorio.
    aktualismo.

    katastrofx


    Iel rilatitaj:

    eventx okazx