falĉi

*falĉ/i (tr)

  1. Detranĉi herbon aŭ grenon per falĉilo aŭ falĉileto: falĉi fojnon, tritikon.
  1. (f) Amase kaj abrupte mortigi: la pafado falĉis tutajn vicojn el la manifestaciantoj; la epidemio falĉis la civitanojn; falĉigis kiel herbo kaj sekigis mia koro (X).
  1. (abs) Paŝi, movante duonronde unu kruron: ĉevalo, kiu falĉas.
  • falĉo
    Unu movo per falĉilo: la rikoltantoj antaŭen paŝis falĉo post falĉo.
  • falĉado
    La daŭra uzado de falĉilo: estis la tempo de falĉado.
  • falĉaĵo
    La falĉita herbo aŭ greno.
  • falĉilo
    Longa, larĝa, iom kurba ŝtala klingo, fiksita al longa ligna tenilo, kaj servanta por detranĉi herbon aŭ grenon: trafis falĉilo sur ŝtonon (Z) (pf); falĉilo estas atributo de Morto.
  • falĉileto
    Rikoltilo.
    serpo.
  • falĉisto
    1. Laboristo, kiu falĉadas.
    1. (G) Falangio.
  • falĉatoro, falĉomaŝino
    Maŝino kun radoj, servanta por grandakvante falĉadi.
    garbigilo, kombajno.
  • prifalĉi
    Senigi (grundon) je ĝiaj kreskaĵoj per falĉado: prifalĉi kampon, gazonejon.
  • krurfalĉo
    Kroĉo de ies kruro per la piedo, por faligi: li faligas lin krurfalĉe (K).

    falĉi


    Iel rilatitaj:

    agrikulturx herbx kampx kulturx piedx ĝardenx