faŭko

*faŭk/o

  1. Minaca buŝkavo de rabaj bestoj: malfermita faŭko de leono (Z), de serpento (Z); (f) Seol malfermis sian faŭkon (X); (fm: buŝo): fermu la faŭkon, fremdulo, kaj ne protestu (JC).
    muzelo.
  1. Larĝa malluma aŭ timiga aperturo: faŭko de kaverno, de minejo; la intermonto larĝe malfermis sian faŭkon (B); faŭko de terfendego.
  1. [TEKNIKOJ] Aperturo de granda dimensio: faŭko de kanono, forno, puto, tunelo, fandforno ks.
  • faŭki (ntr)
    Esti larĝe malfermita: ĉirkaŭe faŭkis profundaj fendegoj (Z), abismoj.
  • kloakfaŭko
    Aperturo, masonita en la flanko de trotuarrando por enlasi pluv- aŭ verŝ-akvon en kloakan ŝakton.
  • leonfaŭko, lupfaŭko
    Antirino.

    faŭko


    Eble rilatitaj:

    aperturx, bestx, buŝx, nazx,