cumo

cum/o

[ BOTANIKO] (cyma) Decentra infloresko (k finevolue infruktesko) de pedunklaj floroj, en kiu sub la unua floro aperas unu (unuflanka cumo) aŭ-samnivele sur la akso-du (duflanka cumo, ekz. ĉe gipsofilo) aŭ pluraj (plurflanka cumo, ekz. ĉe sedo) branĉoj finiĝantaj per floro, sub kiu denove aperas aliaj branĉoj finiĝantaj per floro ktp.
glomerulo, grapolo.
  • cumeca
    Simila al cumo, cumtipa: cumeca infloresko; cumeca disbranĉiĝo de la tigo de pipero, de la rizomo de poligonato.
  • dikotoma cumo
    Duflanka cumo
  • helicoida cumo
    Unuflanka cumo, kies duavicaj aksoj alternas dekstren k maldekstren, ekz. ĉe hemerokalido. SIN. zigzaga cumo.
  • skorpieca cumo
    Unuflanka cumo, en kiu la duavicaj aksoj formiĝas ĉiam sur la sama flanko rilate al la unuavica akso, tiel formante kvazaŭ ŝraŭbon, ekz. de miozoto.
  • zigzaga cumo
    Helicoida cumo.
    cumo

    cumo


    Iel rilatitaj:

    BOTANIKO bostrikx cimx florx glomerulx grapolx infloreskx infrukteskx miozotx