infloresko

infloresk/o

[BOTANIKO] Grupiĝo de floroj de planto, prezentiĝantaj kiel tutaĵo sur komuna akso.
amento, cumo, glomerulo, grapolo, kapo, kapitulo, korimbo, paniklo, spadiko, spiko, tirso, umbelo.
  • alcentra infloresko, grapoleca infloresko
    Infloresko, en kiu la elvolviĝo de la floroj komenciĝas en ĝia ekstrema ĉirkaŭo aŭ bazo kaj laŭgrade sekvas internen aŭ supren, ekz. spiko, grapolo, kapitulo.
  • decentra infloresko, cuma infloresko
    Infloresko, en kiu la elvolviĝo de la floroj komenciĝas en ĝia mezo aŭ apekso kaj laŭgrade sekvas eksteren aŭ malsupren: diversaspecaj cumoj.

    infloreskx


    Iel rilatitaj:

    cumx florx