buĉi

(tr)
  1. [ RELIGIO] mortigi kiel oferon al diaĵo: la izraelidoj alkonduku siajn buĉotojn k ili buĉu ilin kiel pacoferon al la eternulo (x); unu buĉas bovon, alia mortigas homon (x); abraham prenis la tranĉilon, por buĉi sian filon (x); la nigraj kokoj, kiujn la oferpastro devis buĉi (z).
  1. mortigi bruton por homa nutrado: se iu ŝtelos bovon aŭ ŝafon k buĉos ĝin [...] (X); en la vilaĝo estis buĉate ĉiun vendredon; ĉu mi prenu mian viandon, kiun mi buĉigis por miaj tondantoj, k mi donu tion al homoj? (X).
    buĉoviando, ŝoĥti.
  1. Neleĝe, kruele mortigi: ili prenis la filojn de la reĝo k buĉis ilin, sepdek homojn, k metis iliajn kapojn en korbon k sendis al li (X); buĉas la lupo, oni ankaŭ ĝin buĉos (Z); (f) virina lango buĉas sen sango (Z).
    murdi.
  • buĉ (ad)o
    Ago de buĉanto: li tuj iras post ŝi, kiel bovo iras al la buĉo (X); li faris inter la Sirianoj grandan buĉon (X); granda sangobano, kiun oni nomis la unua buĉado de la Hebreoj (Z).
  • buĉaĵo
    [KUIRARTO] Manĝaĵo el buĉita 2 besto (kontraste al ĉasita).
  • buĉejo
    1. Loko kie oni buĉas la brutojn.
    1. Loko kie okazis kruela eksterma batalo.
  • buĉisto
    1. Tiu, kiu metie buĉas 1 aŭ 2: rita buĉisto de sinagogo.
    1. (En la malgrandaj urbetoj k vilaĝoj) Viandisto: ĉe la bakisto, ĉe la buĉisto, ĉe la tajloro (Z).
    1. Murdisto: min la dioj faris ja buĉisto, devigis min mortigi mian patrinon (Z).
    1. (f) Sangavida homo: vi ne estas armeestro, vi estas buĉisto!
  • amasbuĉi
    Sendiference buĉadi multajn homojn: La hitleranoj organizis amasbuĉadon de la judoj.
    hekatombo, masakri.
  • oferbuĉi (Z) = buĉi 1.
    buĉx

    buĉx

    Bildvortaro

    248 : Buĉejo


    248-01 -24 : buĉejo
    248-01 : buĉisto
    248-02 : buĉbruto
    248-03 : boltopafilo, amneziilo
    248-04 : buĉporko
    248-05 : ostosegilo
    248-06 : buĉhakilo
    248-07 : tranĉhakilo
    248-08 : akriga ŝtalo
    248-09 : buĉista tranĉilo
    248-10 : piktranĉilo
    248-11 : senhaŭtiga tranĉilo
    248-12 : tranĉilingo
    248-13 : amnezia pafbolto
    248-14 : patronoj
    248-15 : ellasilo
    248-16 -19 : elektra amneziilo
    248-17 : elektrodo
    248-18 : fidro, konekta kablo
    248-19 : manŝirmilo
    248-20 : dispartiga segilo por porciigo de viando
    248-21 -24 : fridejo
    248-21 : viandohoko
    248-22 : bovokvarono
    248-23 : porkoduono
    248-24 : kontrolstampo de viandoinspektoro
    249-01 -13 : bovidaĵoj
    249-01 : femuro kun kruro
    249-02 : ventro
    249-03 : ripaĵo (se rostita: bovida kotleto)
    249-04 : brusto
    249-05 : ŝultro kun kruro
    249-06 : kolo
    249-07 : fileo (bovida fileo)
    249-08 : antaŭa kruro
    249-09 : ŝultro
    249-10 : malantaŭa kruro
    249-11 : nukso
    249-12 : frikanda peco
    249-13 : interna femuraĵo
    249-14 -37 : bovaĵo
    249-14 : femuro kun kruro
    249-15 -16 : maldikaj flankaĵoj
    249-15 : vianda flankaĵo
    249-16 : osta flankaĵo
    249-17 : lumbaĵo
    249-18 : posta ripaĵo
    249-19 : antaŭa ripaĵo
    249-20 : kolo
    249-21 : brustoripaĵo
    249-22 : ŝultro kun kruro
    249-23 : brusto
    249-24 : fileo
    249-25 : postbrustaĵo
    249-26 : mezbrustaĵo
    249-27 : brustostaĵo
    249-28 : antaŭa kruro
    249-29 : dika ŝultraĵo
    249-30 : skapolaĵo
    249-31 : falsa fileo
    249-32 : interna skapolaĵo
    249-33 : malantaŭa kruro
    249-34 : ĉevosta femuro
    249-35 : rumpo*
    249-36 : ĉeventra femuraĵo
    249-37 : interna femuraĵo
    249-38 -54 : porkaĵo
    249-38 : femuro kun kruro (se preparita: ŝinko kaj ŝinketo)
    249-39 : subventraĵo
    249-40 : dorsa lardo
    249-41 : ventro kun brusto
    249-42 : ŝultro kun antaŭa kruro
    249-43 : kapo
    249-44 : fileo
    249-45 : interna graso
    249-46 : ripaĵo (se rostita kotleto)
    249-47 : kolo
    249-48 : piedo
    249-49 : antaŭa kruro (se preparita: antaŭa ŝinketo)
    249-50 : ŝultraĵo
    249-51 : ŝinkopeco
    249-52 : nukso
    249-53 : ŝinkolardo
    249-54 : interna femuraĵo

    Iel rilatitaj:

    RELIGIO bovx mortx oferx viandx ĉasx