ensemblo

ensembl/o

  1. Trupo de muzikistoj aŭ aktoroj kune ludantaj.
  1. Tuto de la dekoracio, de la mebloj k de la ornamaĵoj de ĉambro, harmonie elektitaj k aranĝitaj.
  1. Tuto de la diversaj pecoj de kostumo harmonie alfaritaj.
  1. Tuto da konstruaĵoj, prezentantaj arkitekturan unuecon: la placo prezentas belan ensemblon de la Belga renesanco.
  1. [FIZIKO] [STATISTIKO] Imagita aro de similaj fizikaj sistemoj kies distribuo por iu(j) fizika(j) grando(j) estas proporcia kun specifa probablo; uzata por doni fizikan interpreton al probabloj.
  • ensemblano
    Membro de ensemblo 1.
  • ensemblisto
    Artisto, kiu inventas ensemblon 2, 3.

    ensemblo


    Iel rilatitaj:

    artx bandx mantelx teatrx trupx vestx