uro¹
*ur/o¹
[ZOOLOGIO] Sp. de bovo (Bos primigenius, SIN. Bos urus), formortinta antaŭ kelkcent jaroj, de kiu devenas ĉiuj rasoj de domaj bovoj: la grizbarba uro hirtigas kolhararon (G). ur/o² I- [MEDICINO] Urina aparato (en kunmetaĵoj). ur (o)genera
Vd genera. urografio
Radiografio de la urina aparato, post injekto de substanco opaka al la (X)-radioj. urologo
Specialisto pri urologio. urologio
Tiu parto de la medicino, kiu studas la urinan aparaton. II- [KEMIO] Urino (en kunmetaĵoj). urata acido
Nitrogena organika acido, C5H4N4O3, devenanta el la katabolo de la purinaj bazoj, etkvante ĉeesta en la sango kaj urino de homo kaj de iuj bestoj. urato
Unu el la saloj de la urata acido, kiu povas precipitiĝi en la organismo, aŭ en la artikoj (
podagro) aŭ en la urinaj vojoj (
litiazo). uratemio
[BIOLOGIO] [MEDICINO] ĉeesto aŭ kvanto de urata acido en la sango: hiperuratemio. [VIDU] ureemio, uremio.
Iel rilatitaj:
Dajrenx
azotx
bizonx
bovx