kancero

kancer/o

  1. [MEDICINO] Malbonprognoza, solida tumoro, kiu povas renaskiĝi kaj disvastiĝi post fortranĉo aŭ alia ŝajne sukcesoplena kuraco (ekz. iksradiado, kemiterapio): epitelia, mama, prostata kancero; kancero de la fumantoj.
  1. [BOTANIKO] Plantmalsano, kaŭzata de fungo aŭ bakterio, kaj karakterizata de vundoj, kiuj, pro batalo inter la parazito kaj la parazitato, ofte iĝas pli-malpli tuberoformaj: fruktarba kancero.
  1. [ZOOLOGIO] G. (Cancer) de grandaj kraboj ĉe la marbordoj de U Eŭropa, ruĝbrunaj, kun nigraj pinĉilpintoj kaj bongusta karno.
    kankro, karcino.
  • kancera
    Rilata al kancero: kancera tumoro.
  • kancerulo
    Persona trafita de kancero.
  • kanceriga
    [BOTANIKO] [MEDICINO] (pp substancoj aŭ lezoj) Tia, ke ĝi povas estigi kanceron.
  • kancerogena = kanceriga.
  • kancerologio
    Studo de la kanceroj.
  • sangokancero
    Leŭkemio.

    Iel rilatitaj:

    asbestx