predikativo

predikativ/o


[LINGVOSCIENCO] Vorto havanta la sintaksan funkcion, kiu esprimas kvaliton, kiun oni atribuas pere de verbo al subjekto aŭ al objekta komplemento; en la frazoj 'la tago estas bela', 'mi iĝis kapitano', 'vi ŝajnas malgaja' la vortoj 'bela', 'kapitano', 'malgaja' estas la predikativoj de la subjektoj 'tago', 'mi', 'vi'; en la frazoj 'ne nomu min reĝido' 'oni ne povas supozi neekzistantaj tiujn faktojn', la vortoj 'reĝido', 'neekzistantaj' estas la predikativoj de la objektaj komplementoj 'min', ' faktojn'.
predikato. [VIDU] epiteto.

predikativx


Iel rilatitaj:

-o adjektivx