-iĝ

*-iĝ/

Sufikso almetebla al ĉiaj morfemoj, esprimanta per si mem ŝanĝon de stato, ne precizigante, ĉu la kaŭzo de tiu ŝanĝo estas ekstera (trudo, nepersona forto) aŭ interna (konscia aŭ senkonscia volo, evoluo ktp); ĝi povas sekve esprimi tute egale agon pasive toleratan (spegulo rompiĝas) aŭ aktive faratan de la subjekto sur sin mem (mi sidiĝas; ĉiuj pretiĝas al nia komuna festo (Z); grupiĝi ĉirkaŭ sia standardo (Z); kliniĝi antaŭ falsaj aŭtoritatoj (Z); ne dekliniĝi de sia vojo (Z); li iom ĵetiĝis malantaüen (Z); stariĝi (Z); leviĝi (Z).
  • I- Kun neverba rad. 'iĝ' signifas 'vole aŭ nevole transiri en la staton esprimatan de la rad.; akiri, alpreni ian novan kvaliton'; alivorte oni devas ĉiam subkompreni antaŭ la sufikso la finaĵojn -a aŭ -e:
  • A. Kun ADJEKTIVA rad.: akriĝi (iĝi akra); aliiĝi, ktp (
    'ig'); larmo virina baldaŭ sekiĝas (Z).
  • B. Kun ADVERBA, PREPOZICIA aŭ AFIKSA rad.: aliĝi (veni al, sin meti al); aliĝi al ia ideo (Z); disiĝi (iri disen); kuniĝi en la domo de siaj gepatroj (Z); ktp.
  • C. Kun simpla SUBSTANTIVA rad. 'iĝ' aldoniĝas al la adj-a formo derivita el la rad.: entuziasmiĝi (iĝi entuziasma), ktp.
  • RIM. 1 Kun kelkaj substantivoj, kiuj montras mem kvaliton pli ĝuste ol objekton, 'iĝ' subkomprenigas antaŭ si la finaĵon -o: aniĝi (iĝi ano), edziĝi, fianciĝi, ktp.
  • RIM. 2 Pro sia pasiva senco, la sufikso 'iĝ' servas por derivi de substantivoj senpersonajn verbojn, esprimantajn precipe komencon de divido de tempo: tagiĝas (tago komenciĝas); mateniĝas, krepuskiĝas; post longa vintro ree printempiĝos; jam aŭtuniĝas kaj bruas la vento.
    RIM. 3 Konforme al la ĝenerala principo permesanta forlason de ĉiu ne tute necesa afikso, oni ofte formas senpere, sen pref-a prepozicio, el simpla subst-a rad. verbon, signifantan tre larĝasence 'veni en la staton aŭ situacion de; esti aranĝita en maniero de; laŭ la formo de; ricevi la formon aŭ aspekton de; esti provizita, garnita, kovrita per'. Ekz.: amasiĝi (veni en la staton de amaso, ricevi la aspekton de amaso); embarasiĝi (veni en embarasojn); korpiĝi (ricevi korpon); kruciĝi (ricevi formon de kruco); maskiĝi (sin kovri per masko); montiĝis akvo (Z); ondiĝi (preni ondan formon); ordiĝi (ricevi ordan staton); paciĝi (veni en pacan staton); perliĝi (guti en formo de perloj); sulkiĝi (ricevi sulkojn); truiiĝi (ricevi truojn); vualiĝi (esti kovrata per vualo), ktp.
  • D. Kun SUBSTANTIVA rad. antaŭita de PREFIKSA PREPOZICIO 'iĝ' havas diversajn sencojn, laŭ la speco de la prepozicio, sed la substantivo estas ĉiam komplemento de tiu prepozicio
  • a) Kun loka pref-a prep. 'iĝ' signifas 'vole aŭ nevole veni en la lokon esprimitan de la rad.': albordiĝi (veni al la bordo); devojiĝi (eliri el la vojo); enkaleŝiĝi, enlitiĝi (sin meti en kaleŝon, en la liton); ensabliĝi (esti puŝata en sablon); enŝipiĝi (eniri en ŝipon); entombiĝi (esti metata en la tombon); enviciĝi (sin meti en la vicon); subakviĝi, surmariĝi, surteriĝi, surlagiĝi (sin meti sub akvo(n), sur maro(n), tero(n) aŭ lago(n)); surkruciĝi (esti krucumata), ktp.
    b) Kun pref-a prepozicio, esprimanta senecon aŭ forigon, 'iĝ' signifas 'ne plu havi, perdi la objekton esprimatan de la rad.': senfoliiĝi (perdi siajn foliojn); senmaskiĝi (forigi sian maskon); senplumiĝi (perdi siajn plumojn); detroniĝi (esti pelata for de la trono); senvualiĝi (ne plu havi vualon) ktp.
  • RIM. 1 ĉar kelkaj verbaj rad-oj ne ebliĝas, ke oni devenigu el ili verbojn, esprimantajn la manieron aŭ la senecon, oni devas ilin tiri de la subst-a responda formo: endormiĝi (transiri en dorman staton); enpensiĝi (esti absorbita en pensoj); elreviĝi, disreviĝi (eliri el siaj revoj pro kontraŭa realaĵo); senmoviĝi, sensentiĝi, senvidiĝi (perdi aŭ momente neuzi la kapablon sin movi, senti aŭ vidi); senzorgiĝi (momente formeti siajn zorgojn), ktp. Krom la subst-a formo estas sufiksohava, tiu sufikso ĝenerale malaperas en la kunmetado: enloĝiĝi (eniri en loĝejo(n)); enveturiĝi (eniri en veturilo(n)).
    RIM. 2 ĉar la formo de vortfarado per 'sen' estas ordinare pli klara kaj pli forta, oni ofte derivas verbojn per tiu prefikso (ekz. senvestiĝi) prefere ol uzi la verbon formatan per 'mal' kun resenda pronomo (sin malvesti).
    RIM. 3 Oni ne konfuzu du ŝajne similajn, sed efektive tute malsamajn, formojn de kunmetado, kiuj ambaŭ konsistas el pref-a prepozicio aŭ adverbo, subst-a rad., kaj la sufikso 'iĝ'. La unuan tipon, en kiu la substantivo estas komplemento de la prepozicio, ni priparolis supre (
    I, D); la alian tipon prezentas tiaj vortoj, kiel deflankiĝi, enradikiĝi, kies formado estas tute malsimila, ĉar en ili la substantivo ne estas komplemento de la prepozicio kaj oni devas analizi ne jene: de-flanko-iĝi en-radiko-iĝi, sed jene: deflankiĝi ('flankiĝi de'), en-radikiĝi ('radikiĝi en') (
    ig: I, D, RIM. 3).
  • II- Kun VERBA rad. 'iĝ' signifas 'vole aŭ nevole transiri al nova stato, esprimata de la rad., kaj rezultanta de ago farita de iu ajn, inkluzive de la subjekto':
  • A. Kun ntr-aj verboj, 'iĝ' subkomprenigas antaŭ si la suf-on '-anta' aŭ '-inta': ĉesiĝi (Z)(evi); li falis sub la radojn de veturanta vagonaro, kaj mortiĝis (Z) (evi); mia ĉapo, flugante pendiĝis sur la branĉoj de la arbeto (Z); kuŝiĝi, sidiĝi, stariĝi, ktp.
  • RIM. 1 Kiam oni volas precizigi la aŭtoron de la ago, oni devas uzi 'ig' kun resenda pronomo: sin dronigi, sin kuŝigi, sin mortigi, sin sidigi, sin starigi, ktp.
    RIM. 2 ĉar transiro al nova stato ne facile distingiĝas de komenco de tiu nova stato, oni povas uzi la pref-on 'ek-' preskaŭ sinonime kun '-iĝ' ĉe la ntr-aj verboj: stariĝi aŭ ekstari, sidiĝi aŭ eksidi, kuŝiĝi aŭ ekkuŝi. La diferenceto estas, ke la ek-formoj montras nuancon de rapideco aŭ neatenditeco.
  • B. Kun tr-aj verboj 'iĝ' subkomprenigas ĉiam antaŭ si la part-an suf-on '-ata' (aŭ '-ita'); ĝi do netransitivigas tr-ajn verbojn: jen montriĝis tero (Z); la koro al mi premiĝas (Z); profundaj planoj detruiĝis (Z); laŭ sia laboro laboristo taksiĝas (Z); kio vendiĝas kaŝite, vendiĝas plej profite (Z); homo ne povas kompreni la aferojn, kiuj fariĝas sub la suno (Z); sur turkan tapiŝeton metiĝis la manĝaro; venis la tempo, kiam la kanabo semiĝas; la tero kovriĝas de semo; li ekscitiĝas kiel bolanta lakto (Z); kolektiĝas pacaj batalantoj (Z); finiĝi (Z), komenciĝi (Z), naskiĝi (Z), renkontiĝi (Z), rompiĝi (Z), troviĝi (Z), vidiĝi (Z), ktp.
  • RIM. 1 Kiel oni ĵus vidis, la iĝ-verboj estas iafoje uzataj kun la senco de pasiva verbo. Ekzistas tamen diferenco: la pasiva formo ebligas la esprimon de agant-adjekto (la pordo estas fermata de...), dum ĉe la iĝ-verboj la aganto ne povas esti esprimata, ĉu ĉar ĝi ne ekzistas (ekz.: ĉu la kandelo estis estingita, aŭ ĝi estingiĝis mem? (Z)), ĉu ĉar ĝi estas nepre prisilentata (tiu varo bone vendiĝas).
    RIM. 2 En la Z-a lingvouzo oni trovas kelkajn ekz-ojn de 'iĝ' uzata kun tr-a verbo kaj subkompreniganta antaŭ si la part-an suf-on '-anta' (ĉiuj sciiĝis pri tio (Z); por ke la publiko povu koniĝi tiun lingvon ĉiuflanke (Z)); oni nun ĝenerale uzas en tiu senco la pref-on 'ek': li ĉion ekscios, kiam li vekiĝos.
  • III- El ĉiuj verboj, derivataj per 'iĝ' oni povas regule devenigi:
  • A. Subst-ojn, kun la senco 'stato de iĝanto': aliformiĝo de vesto, homa amasiĝo (Z), malamikiĝo, blindiĝo, cikatriĝo, paŝtiĝejo (Z); ktp.
  • B. Adj-ojn kun la senco '-iĝanta, povanta -iĝi': balanciĝa foliaro, ĉagreniĝa mieno, distingiĝa junulo, ktp.
  • C. Adv-ojn, kun la senco 'en -iĝa maniero': distriĝe respondi, edziĝe kunvivadi, ekscitiĝe babili.
  • RIM. ĉe tiuj derivitaj adj-oj kaj adv-oj la sufikso estas ofte malmulte utila, kaj tial forlasata aŭ anstataŭata de la pasiva sufikso 'it': malfru (iĝ)a, komenc(iĝ)a, decid(iĝ)e; ekscitite babili, distrite respondi, ĉagrenita mieno.

    -iĝ

    PMEG: [ ]

    Esprimoj

    Absorbiĝi en siaj pensoj.
    Adaptiĝi al la situacio.
    Distriĝi per ies ŝercoj.
    Kiam komencos tagiĝi (ektagiĝos).
    Kiam vi naskiĝis?
    Kio vendiĝas kaŝite, vendiĝas plej profite.
    Larmo virina baldaŭ sekiĝas.
    Mi sidiĝas.
    Post longa vintro, ree printempiĝas.
    Aliĝi al la ideo.
    La informo filtriĝis en la gazetaron.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    blindiĝi,distriĝi,edziĝi,finiĝi,komenciĝi,malfruiĝi,nakskiĝi,rompiĝi,senfoliiĝi

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    aspekti kiel
    ek-
    en maniero de
    laŭ la formo de
    pasive
    vole aŭ nevole

    Ankaŭ vidu:

    sufikso, morfemo

    Iel rilatitaj:

    aspektx fariĝx formx manierx morfemx pasivx sufiksx