Enkonduko

Eklernu Esperanton per natura metodo.

Ĉi tiu kurso baziĝas sur la Ekzercaro de La Fundamento

La Unua Libro (**) kiu entenas la Fundamenton estas la unua dokumento skribita de Zamenhof. Ĝi priskribas la lingvon "Esperanto", .
Tiu dokumento estis publikigata je julio 26, 1887 en la rusa, kaj poste en la franca, la angla, la germana kaj la pola.
Ĝi estas direktata al edukitaj personoj, kiuj jam havas bonan scion pri la gramatiko de sia propra lingvo, kaj eble, de unu aŭ pli da lingvoj. Tio, plej verŝajne, ankaŭ estas via kazo.
Bazita sur tiu dokumento, la lingvo disvastiĝis eksteren.
La rolo de la Fundamento, priskribita en la Antaŭparolo, estas servi kiel netuŝebla gvida dokumento, kiun neniu havas la rajton ŝanĝi. La baza devo, ke "pro la unueco de nia afero ĉiu bona Esperantisto devas antaŭ ĉio bone koni la fundamenton de nia lingvo"

Eĉ se Esperanto konsiderinde evoluis ekde tiam, tiu unua dokumento estas sendube ankoraŭ nun aŭtoritata pri la lingvo Esperanto.

"La Fundamento"(**) konsistas el kvar partoj

  1. Antaŭparolo
  2. la gramatiko
  3. la ekzercoj
  4. la universala vortaro

En la Ekzercaro(*), vi konatiĝos ĉefe kun la Gramatiko; vi lernos malmulte pri la vortaro. Por esti parolflua, vi devos poste lerni pli. Komencu per la Vortareto(*).

Ne provu kompreni ĉiun detalon tuj post legado de la 16 reguloj. La memorado okazos paŝon post paŝo per la programo kaj la Ekzercaro(*),.

La Ekzercoj ebligos vin pli bone kompreni la iom krudajn regulojn. Vi devus esti kapabla mem eltrovi tiujn gramatikajn regulojn. Tio estas la plej natura maniero por lerni lingvon. Se vi ne povas diveni regulon, skribu noton al vi mem kaj revizitu la lecionon post  kelkaj tagoj. Se vi ne trovas kontentigan klarigon per vi mem, sendu mesaĝon al https://groups.google.com/forum/#!forum/soc.culture.esperanto.

Post iom da tempo, depende de via diligenteco, via cerbo alkutimiĝos al la subtileco de la lingvo, kaj vi povos turni vin al pli malfacila tasko.

Mi konsilas tuj komenci per la 5a ekzerco de la Ekzercaro(*). Legu kaj provu traduki la tekston. Por kontoli vian memoradon,  premu la ikonon

memorumemorumemoru
ĉe la subo de leciono.

Daŭrigu nun per la provleciono(*), antaŭ iri al la Ekzercaro(*).


(*) Enhavo de la kurso

(**) Utilaj ligiloj