DOClocalStorage="provlecionEO"; BUTONOnivelo=true; DOCnivelo=3;BOOLtel=true; DOCbutonojVH = 11; DOCtopVH = 0; DOCdemandoVH = 63; DOCmesaĝojVH = 8; DOCklavaroVH = 10; DOCprogresoVH = 7; MILISEKtempoLimo=10000;DOCmontriButonojn=true;
###Pligrandigu la tekston en la fenestro por legi komforte.
Tial, se vi uzas "Firefox", premu CTRL+ plurfoje.
Por malgrandigi la tekston, premu CTRL-.

Por legi plenekrane. premu F11

Aliaj kroziloj uzas aliajn metodojn, sed ili havas la samajn kapablojn. ###La unua litero de la alfabeto estas [a.

Vi jam konas sufiĉe por komenci kurson.
Mi supozas ke vi jam konas vian krozilon. Do, mi ne klarigos kiel ĝi funkcias.
Krome, ekzistas diversaj kroziloj.] ###Certigu ke la lingvo sur la unua butono estas "Esperanto".
Ĝi utilas nur por ŝanĝi la lingvon de la supraj butonoj, ne la teksto de la leciono. ### Rimarko
Evidente, komencanto ne povos kompreni la jenajn klarigojn.

Se vi konsilas tiun programon al iu konatulo, vi devos mem klarigi ĝian funkciadon.
Pli bone, kopiu ĉi-tiun dokumenton, kaj traduku ĝin al via lingvo. Ankaŭ bonvolu sendi kopion al mi, Remuŝ, mi aldonos ĝin al tiu ĉi dokumento

Jam mi tradukis al la Franca, la Angla kaj la Nederlanda. ###Priskribo de la paĝo

Supre, troviĝas aro da butonoj.
Mi klarigas ilian uzadon en la helpo, sed ne zorgu pri tio nun, ĉar oni povas bone uzi la programon sen tiuj butonoj.
Ili tamen helpas en pluraj okazoj. Estas nun tro frue por bone kompreni ĉion.
Pli bone akiru iom da sperto pri la programo, kaj fine de la provleciono, vizitu la helpon, se vi deziras scii iom pri kio temas. ###Tamen se vi legas tiun dokumenton per poŝtelefono kun malgranda ekrano, vi povas pligrandigi la spacon por la teksto de la leciono.

Premu Sen butonoj aŭ la ☰-butonon por forigi la butonojn.

La butono ☰ sube ankaŭ utilas por mal±kaŝi la butonojn. ###Sube, troviĝas la klavaro.
La surekrana klavaro estas uzata sur tabletoj, kiuj ne disponas pri fizika klavaro.
Se vi disponas pri fizikan klavaron, estas pli konforte uzi ĝin ol la surekranan klavaron. ####Ekzemplo de uzado de la programo
Bonvolu plenumi la sekvan frazon. Mankas vorto je la loko de la blinkanta nigra rektangulo.

La Unua Libro estis redaktita de [Ludoviko ][Zamenhof] je julio 26, 1887 en la rusa, kaj poste en la franca, la angla, la germana kaj la pola.


Tajpu LZ por plenumi la supran frazon je la nigra rektangulo. ###Se vi ne scias tion, kion respondi, premu iun ajn literon, exemple "q".
La ĝusta respondo montriĝos kaj vi devos tajpi ĝin por daŭrigi.
Ekzemplo de tio sekvas. ###Se vi eraris, rigardu kion vi tajpis kaj kion vi devis tajpi, en la [ruĝa] fenestreto.
### Nun atendu pli ol dek sekundojn antaŭ ol respondi... kaj aŭskultu.
Ĉu vi aŭdis la bip bip?
Tio okazas kiam la limtempo por respondi elĉerpiĝis. La demando estas konsiderata kiel "ne konata". La programo refaros la saman demandon iom poste.

Respondu D por [Daŭrigi].

### Mi konsilas premi la q-klavon tuj kiam vi konscias ke vi forgesis.

Tute ne utilas sidi antaŭ la ekrano dum minutoj, provante diveni vorton. Tio estas tempoperdo.
La celo de la programo estas ĝuste tio: memorigi aferojn sen tro da kapdoloro.

En veraj lecionoj, rediru unufoje laŭtvoĉe la kompletan frazon, sen rigardi la ekranon, kaj daŭrigu. ###La demandoj al kiuj vi malĝuste repondis estos poste refaritaj.
Kutime, je la tria aŭ kvara fojo, vi memoros pli daŭre. ### Multaj komputiloj ne havas klavaron por entajpi ĉapelitajn literojn, kiel ĉ ĝ ĥ ĵ ŝ ŭ.
Oni povas uzi la surekranan klavaron aŭ, kiam oni havas fizikan klavaron, tajpi "x" antaŭ la litero c, g, h, j, s, u.
Ekzemple :
Tajpu nun xc por [ĉ] aŭ premu la butonon Ĉ se vi ne havas fizikan klavaron. ###Tiel, la programo funkcias eĉ se vi ne havas klavaron adaptitan al la instruata lingvo, kio estas la plej ofta situacio. ###Por ekzerci pri la akuzativo, mi devis pritrakti nulan respondon.

Se N ne ĉeestas, premu la enir-klavon aŭ la butonon .
Okazas oftaj[] eraroj[] pri tio. ###Vi povas tre facile krei viajn proprajn lecionojn.
La unua versio de tiu programo datas je 1982.
De tiam la ideo estis reuzita de aliaj kun pli-malpli da sukceso. ###

Nun kelkajn ekzemplojn de uzo:

La Unua Libro (kiu entenas la Fundamenton) estas la [unua] dokumento skribita de Zamenhof. Ĝi priskribas la lingvon "Esperanto". ###La Unua Libro estis redaktita je la [2][6a de ][julio 1][8][8][7] en la rusa, kaj poste en la franca, la angla, la germana kaj la pola. ###Eĉ se Esperanto konsiderinde evoluis ekde tiam, tiu unua dokumento estas sendube ankoraŭ nun [a][ŭtoritata] pri la lingvo. ###Vi devus esti kapabla mem eltrovi la [gramatikajn ][regulojn]. Tio estas la plej natura maniero por lerni lingvon. ###Se vi ne povas [diveni] regulon, skribu noton al vi mem kaj revizitu la lecionon post kelkaj tagoj.
Se vi ne trovas kontentigan klarigon, sendu al mi mesaĝon preminte la butonon kun koverto. ###Kontroligu vian prononcadon, prefere [ne de] samlingvano.

Atentu ne preni malbonajn kutimojn. ###Fine de leciono, [miksu] la frazojn, kaj rapide refaru la lecionon.
Mi rekomendas fari tion almenaŭ unufoje, prefere ĝis kiam vi sentas vian memoradon perfekta. ###Se vi havas iom da komputilan scion, vi povos facile adapti lecionon al viaj propraj bezonoj. ###
Se vi deziras skribi viajn [proprajn] lecionojn, kontaktu:

Remuŝ

Iam poste mi skribos iom pli pri la funkciado de la programo.

Mi ŝatus scii ke vi atingis la finon de la provleciono senprobleme. Sendu al mi mesaĝon.
Premu la koverton en la supraj butonoj, aŭ alklaku la supran ligilon. ###Vizitu nun la paĝon "Enhavo", kaj elektu la lingvon "Esperanto".