pruda

prud/a (Z)


Afektanta ekstreman hontemon en ĉio, kio koncernas la seksajn aferojn: turnu al mia belec' prudan animon, ho knab' (W).
  • prudeco
    Eco de homo pruda aŭ de ties konduto.
    pudoro.
  • prudul (in)o
    Homo pruda.
    puritano.
  • malpruda
    Volonte montranta sian emon al la seksaj aferoj.
  • malprudi (ntr)
    Konduti malprude: dum mia piĉ' ankoraŭ pli malprudis... (W).

    pruda


    Iel rilatitaj:

    seksx ĉastx