rododendro
rododendr/o
[BOTANIKO] G. (Rhododendron el erikacoj) de fal- aŭ daŭra-foliaj arbustoj kaj arboj kun integraj, plejofte ovalaj aŭ lancetformaj folioj kaj kun apeksaj korimboj el kloŝ-, funel- aŭ rad-formaj floroj ofte okulfrape koloraj; ĉ. 850 sp-oj el Eŭropo, Azio kaj N Ameriko, multaj pororname kultivataj, i.a. azaleoj kaj la sekvaj: Karolina rododendro
(R. carolinianum), el Usono; cilia rododendro
(R. ciliatum), el E Azio; hirta rododendro
(R. hirsutum), el Eŭropaj montaroj, tre parenca al la rustkolora rododendro (
alpa rozo 1); Kamĉatka rododendro
(R. camtschaticum), el E Azio kaj U Alasko; rustkolora rododendro
(R. ferrugineum), el Eŭropaj montaroj (
Alpa rozo 1).
azaleo.
Iel rilatitaj:
arbx
azalex
florx