*

  1. [ zoologio] G. (Acrida) de saltantaj insektoj el la ordo de ortopteroj, subordo de keliferoj, kun longaj abdomeno k torako plilongigitaj de longa kapo, k kiuj ne muzikas.
  1. [KOMUNUZO] Saltanta insekto el la ordo de ortopteroj, subordo de keliferoj, kun mallongaj, dikaj antenoj, k ĝenerale kapabla muzikadi per frotado de la postaj kruroj sur la elitrojn: la akridoj ampleksas preskaŭ ĉiujn ĉizsaltulojn; venis akridoj k formanĝis la tutan herbon en ilia lando (X); lia nutraĵo estis akridoj k sovaĝa mielo (N).
    grilo, lokusto.
  1. (evi) = herb saltulo.
  • akridedoj
    1. [zoologio] Fam. (Acrididae) de keliferoj, ĝenerale kapablaj muzikadi per frotado de la postaj kruroj sur la elitrojn, al kiu apartenas la akrido 1 k lokusto.
    1. (ark.) = [zoologio] keliferoj.
  • migra akrido
    Akrido 2, kiu en varmaj landoj de tempo al tempo amase migras, detruante la vegetaĵaron k kultivojn: migraj akridoj apartenas al la g-oj lokusto k parencaj.

  • Iel rilatitaj:

    cikadx elitrx frotx insektx keliferx migrx muzikx ortopterx saltx zoologix