lamio

lami/o

  1. [BOTANIKO] G. (Lamium el lamiacoj) de unu- kaj plur-jaraj herboj kun kontraŭe duopaj, plejofte krenelaj aŭ dentaj folioj, kun floroj en ŝajnverticiloj kaj kun kvindenta kaliko; ĉ. 40 sp-oj el Eŭropo, Azio kaj N Afriko, el kiuj pluraj trudherboj, kelkaj pororname kultivataj kaj unu, la blanka lamio (L. album), medicine uzata.
  1. [MITOLOGIO] ĉe la helenoj, virinforma monstro, nutranta sin el homa sango.
  • lamiacoj
    [BOTANIKO] Fam. (Lamiaceae, SIN. Labiatae) de dukotiledonaj herboj, arbustetoj kaj arbustoj ofte aromaj, kun kvarflankaj tigoj, kun kontraŭe duopaj aŭ verticilaj folioj, kun floroj el ĝenerale 5-sepala kaliko, el dulipa, 45-petala korolo, el 2-4 stamenoj kaj el pistilo dukarpela, kaj kun sekaj fruktoj (kvarakenoj); ĉ. 6 700 sp-oj el 252 g-oj, i.a. lamio, lavendo, nepeto, origano, rosmareno, salvio, satureo, timiano.

    lamio


    Iel rilatitaj:

    arbx balotex brunelx florx