feĉo

*feĉ/o

  1. ŝlimeca substanco, kiu formiĝas en likvo, precipe alkohola, kaj malrapide surfundiĝas: biera (Z), vina feĉo; sur la ĉaro de Tespis ĝi sidis kaj frapadis per la nigraj feĉogutantaj flugiloj (Z) (trempitaj en la vino); la vino ŝaŭmas, plena de aromaĵo, sed nur ĝian feĉon elsuĉos la malvirtuloj (X); (f) Moab [...] ripozadis sur sia feĉo (X).
    rekremento, sedimento.

RIM. Ne uzu 'feĉo' anst. 'gisto'.
  1. (f) Plej malbona malestiminda parto de io: la feĉo de la homaro.
  • feĉa
    Rilata al feĉo: (f) viv' ignora, feĉa kerne (X).
    elĵetaĵo.
  • feĉi (ntr)
    Surfundiĝi, pp io senvalora: pasia amanto, en kies pokalo feĉis ĉiam amargusto de la mortkonscio.
  • senfeĉigi
    [KUIRARTO] Forigi la estigintan feĉon el la botelkolo dum la ĉampanado.

    feĉx


    Iel rilatitaj:

    bierx dekantx deponx ekskrementoj materialx panx