fablo

*fabl/o

Rakonto, plejofte versa, en kiu agas kaj parolas bestoj aŭ objektoj, kaj per kiu oni prezentas moralinstruon, ordinare formulitan komence aŭ fine: la fabloj de Fedro, de Lafonteno; Ezopo instruis per siaj fabloj ĉie la popolojn (K); fablo pri l' naivaj ŝafoj (K); malsatulon la fabloj ne nutros (Z).
apologo, alegorio, parabolo.
  • fabla
    Apartenanta al la regiono de la fabloj: fabla besto, estaĵo; fabla tempo; (f) fable (fabele) facila lingvo (Z).
  • fabli (ntr)
    Rakonti, verki fablojn: sed fabli nur por fabli ŝajnas senvaloraĉa (K).
  • fablaro
    Libroforma kolekto de fabloj.
  • fablisto
    Verkisto de fabloj: Krilov estas la rusa fablisto.

    Iel rilatitaj:

    fabelx