disciplino

disciplin/o (2)

  1. Deviga regularo k lernita obeado, necesaj por la bonordo de iu anaro: militista, monaĥa disciplino; mi al ĉiuj instruis disciplinon (Z); observi severan disciplinon (Z); la agado de tiuj, kiuj ne volas submetiĝi al ia necesa disciplino (Z).
  1. Reguloj rekomendindaj por certigi la bonan funkciadon de la homaj kapabloj: intelekta, scienca disciplino.
  1. (evi) Instrua aŭ sporta fako.
  • disciplina
    Obeanta disciplinon: disciplina cedo de la malplimulto al la plimulto (Z); ne dekliniĝi de la disciplina vojo (Z); ili baldaŭ discipline aligos siajn fortojn al tiu komuna granda armeo (Z).
  • disciplini (tr)
    Alkutimigi al disciplino: li ne scias disciplini siajn lernantojn; disciplinitaj soldatoj (B); (f) disciplini siajn impulsojn.
  • disciplinema
    Volonte obeema al disciplino.
  • sendisciplina
    Ne observanta disciplinon: Moseo vidis, ke la popolo estas sendisciplina, ĉar Aaron ĝin sendisciplinigis (X).
    demoralizi, petola.

    disciplinx


    Iel rilatitaj:

    volx