neŭtrala

neŭtral/a (2)

Ne partoprenanta, nek volanta partopreni en diskuto, konflikto, milito: neŭtrala regno; (analoge) neŭtrala lando, teritorio; lingvo internacia povas esti kaj estos nur la neŭtrala lingvo (Z).
  • neŭtraleco
    Stato de persono, grupo aŭ ŝtato, kiu ne volas partopreni en io, kio bataligas la aliajn: Svislando kaj Aŭstrio alprenis konstantan neŭtralecon; krom plena neŭtraleco en rilato nacia, arta lingvo [...] (Z).
  • neŭtraligi
    Fari, ke iu, io estu neŭtrala: neŭtraligi strion de disputata lando; neŭtraligi havenon.
  • neŭtraligo
    1. Ago de tiu, kiu neŭtraligas: la neŭtraligo de la intergentaj rilatoj estas la tuta celo de niaj laboroj (Z).
    1. [LINGVOSCIENCO] Foresto de kontrasto inter du fonemoj en difinita fonetika ĉirkaŭo.
  • neŭtralismo
    Doktrino, laŭ kiu
    1. regno devas rifuzi aliĝi al ia ajn milita alianco;
    1. difinita homgrupo, asocio ks ne devas alpreni starpunkton en problemoj sociaj, politikaj ks: for la neŭtralismon! (L).
  • neŭtralisto
    Adepto de neŭtralismo.
  • neŭtralulo
    Persono aŭ regno neŭtrala: respekti la rajtojn de la neŭtraluloj.

    neŭtrala

    REVO: [neŭtrala]
    alianco.diskuto.konflikto.milito.ne partoprenanta.paco.
    diplomato.

    Iel rilatitaj:

    diplomatx militaferx politikx