detekti

detekt/i (tr)

  1. [TELEKOMUNIKOJ] Pruvi la ĉeeston de elektromagnetaj ondoj per detektilo.
  1. = [TELEKOMUNIKOJ] malmoduli.
  • detekto
    1. [TELEKOMUNIKOJ] Ago de tiu, kiu detektas 1.
    1. = [TELEKOMUNIKOJ] malmodul(ad)o.
  • lineara detekto
    [TELEKOMUNIKOJ] Rektifo, en kiu la intenso de la kontinua kurento produktata estas proporcia al la amplitudo de la alterna tensio detektata.
  • parabola detekto
    Rektifo, en kiu la intenso de la kontinua kurento produktata estas proporcia al la kvadrato de la amplitudo de la alterna tensio detektata.
  • detektilo
    Aparato aŭ organo por indiki la ekziston de elektromagnetaj ondoj: dioda detektilo; kristala detektilo; magneta detektilo.

    detektx


    Iel rilatitaj:

    elektrx