moduli¹

modul/i¹ (tr) (1)

  1. Variigi, nuanci la voĉon: tiu kanta tono, kiu en la Paska festo estas ankoraŭ nun modulata tute speciale (Z); la najtingalo modulis sian aman ekstazon.
  1. [TELEKOMUNIKOJ] Variigi la amplitudon, frekvencon, aŭ impulson de portondo laŭ aŭdfrekvenca aŭ alia signalo, por tiel transsendi la signalon.
  • modulado
    1. Nuancado de la voĉo: ili per mirinde aranĝita modulado imitis molan susuradon de ondiĝantaj ŝtofoj (Z).
    1. [MUZIKO] Transiro de unu tonalo aŭ modalo al alia; gamŝanĝo.
    1. [TELEKOMUNIKOJ] Ago moduli: amplitudmodulado, frekvencmodulado, impulsmodulado.
  • modulilo
    [TELEKOMUNIKOJ] Cirkvito aŭ aparato por modulado.
    modemo.
  • malmoduli
    [TELEKOMUNIKOJ] Rehavigi la originalan signalon el modulita portondo.
    rektifi.
  • malmodulado
    [TELEKOMUNIKOJ] La procedo, pere de kiu modulita ondo estas traktata tiamaniere, ke oni ricevas ondon, prezentantan proks. la samajn karakterizaĵojn kiel la origina modulanta ondo.

    modulx


    Iel rilatitaj:

    elektrx