perturbi

perturb/i (tr)

Kaŭzi malordon: perturbita digestado, televida ricevado.
  • perturbo
    1. [MEDICINO] Malordo en la korpo aŭ en la psiko, ĝenanta ties normalan funkciadon: perturbo en la sanga cirkulado.
    1. [EKOLOGIO] Malordo en la funkciado de ekosistemo pro ekz. poluado, senarbarigo, incendio.
    1. [TEKNIKOJ] Malordo aŭ nefunkciado de maŝino, aparato, elektra cirkvito ks.
    1. [FIZIKO] Rompo de la reguleco ĉe fenomeno: maraj, akvaj, atmosferaj perturboj (neregulaĵoj en la ondiĝo aŭ fluado), rotaciaj perturboj de planedo.
    1. [TELEKOMUNIKOJ] Interrompo en radioaŭskultado, kaŭzita de eksteraj fenomenoj: parazita perturbo (kaŭzita de la funkciado de elektraj maŝinoj ktp).
      atmosferaĵoj, intermikso, ĵami.
  • perturbigi
    Havi perturbojn.
  • perturbografo
    [ELEKTRO] Aparato por mezuri la amplitudon kaj daŭron de perturbo en elektra reto.
  • senperturbigi
    [FIZIKO] [ELEKTRO] Forigi perturbojn en aparatoj, konduktlineoj ks.
  • glutperturbo
    [MEDICINO] ĝeno en la glutado, kaŭzita de ezofaga lezo.
  • stomakperturbo
    [MEDICINO] Simptoma komplekso, karakterizata de stomak-intestaj ĝenoj, kun aŭ sen febro, kaŭzitaj aŭ de infektoj, aŭ de toksiĝo.

    Iel rilatitaj:

    afazix agnozix agrafix aleksix alienx anksix anoreksix aŭtismx ciklotimix demencx depresix deprimx