flagelo

flagel/o

[BOTANIKO] Vipoforma filamento, movorgano de diversaj ĉeloj, precipe de la unuĉeluloj.
  • flageluloj
    Subfilumo (Mastigophora, SIN. Flagellata) de unuĉeluloj el la regno de protozooj, iuj sen klorofilo (zooflageluloj), aliaj kun klorofilo (fitoflageluloj), kiujn karakterizas posedo de unu aŭ pluraj flageloj: pluraj flageluloj estas homaj parazitoj (lejŝmanioj, tripanosomoj k.a.).
    ciliuloj, rizopodoj, sporozooj.
  • fitoflageluloj
    Klaso (Phytomastigophorea) de flageluloj ĝenerale klorofilohavaj.
  • sulkoflageluloj
    Ordo (Dinoflagellata) de protozooj el la klaso de fitoflageluloj, ĝenerale kun du flageloj lokiĝintaj en sulkoj (unu en laŭlonga, la alia en pli-malpli ekvatora sulko), kaj vivantaj en sala aŭ nesala akvo.
    alveoluloj.
  • zooflageluloj
    Klaso (Zoomastigophorea) de flageluloj senklorofilaj.

    Iel rilatitaj:

    aktinx centriolx cilix