asko 🍁 Fungoĉelo ofte pli-malpli sak- aŭ klabo-forma, en kiu formiĝas sporoj (askosporoj) plejofte 8-opaj. askujo. Organo, naskanta k entenanta askojn, karakteriza de la askomikotoj. Sin. askofrukto. ☞ apotecio, peritecio. askomicetoj (ark.) = askomikotoj. askomikotoj. Filumo (Ascomycota) de superaj fungoj, kun septaj hifoj k kun sporoj naskiĝantaj interne de asko; ĉ. 30000 sp-oj el 2220 g-oj: meldufungoj, morkelo, trufo, multaj likenoj estas askomikotoj. Sin. askofungoj.