graveda

*graved/a

  1. [BIOLOGIO] Portanta idon en la utero: profunde gravedaj virinoj (Z); kun sia fianĉino Maria, kiu estis graveda (N); graveda de tri monatoj, je ĝemeloj; graveda bovino; (f) vi, gravedaj per fojno, naskos pajlon! (X).
  1. (f) Tute plena de; enhavanta en si ion, kio produktiĝos: senlima spaco, graveda je astroj! (K); kranio graveda je profundaj pensoj; decido graveda je gravaj sekvoj.
  • gravedeco
    Stato de graveda ino.
  • gravedigi
    Fari inon graveda.
    naskiĝi, generi.
  • gravediĝi
    Iĝi graveda: k ambaŭ filinoj de Lot gravediĝis de sia patro (X); ili gravediĝis je po unu filo; (f) monto gravediĝis, muso naskiĝis (Z) (grandioza peno, eta efiko.
    eta); oni gravediĝas per malhonestaĵo, kaj naskas krimon (Z); tiu gravediĝis per malbono, [...] kaj naskis mensogon (X).
  • gravedulino
    Virino graveda: iliajn gravedulinojn vi disfendos (X).

    graveda


    Iel rilatitaj:

    abortx amenorex seksx