serpento

*serpent/o

  1. [ZOOLOGIO] Reptilio senmembra kaj ŝajne senpalpebra, kun longa, cilindra korpo tegita de skvamoj kaj kun ne firme kunligitaj faciostoj: turniĝadi kiel serpento (Z); ili akrigas sian langon, kiel serpento (X); ili lekos polvon, kiel serpento (X); Li sendis sur la popolon venenajn serpentojn, kaj ili mordis ĝin (X); serpento siblas; kvietigisto de serpentoj.
  1. (f) Perfida, malica persono: vi varmigos serpenton, ĝi al vi enpikos la denton (Z) (pp maldankemo); dorloti serpenton sur sia brusto (Z); (speciale: Satano) tio estis la vortoj de la serpento (Z).
  1. [MUZIKO] Iama ligna blovinstrumento, kun buŝpeco kaj klapoj.
  • serpentoj
    Subordo de skvamuloj kun la supraj karakterizaĵoj (ophidia).
  • serpenta
    1. Rilata al serpento (j): la serpenta gento, ruzo.
    1. Serpentforma.
  • serpent (um)i (ntr)
    Iri multflekse kaj ondolinie, kiel serpento: la rivereto serpentas sur la herbejo (B); la rivero serpentumis ĉirkaŭ arbaro (Z); la kviete serpentumantaj riveretoj (Z).
  • serpentologo
    Specialisto pri serpentologio.
  • serpentologio
    Scienco pri la serpentoj.
  • serpentforma
    Prezentanta sinuan strion: la numenioj flugas en serpentforma linio (Z).
  • koralserpento
    Kn de serpentoj el pluraj g-oj (i.a. Micrurus kaj Elaps) el la fam. elapedoj, korale ruĝaj kun nigraj, verde kaj blanke borderitaj zonoj, vivantaj en S Ameriko; tre danĝeraj.
  • marserpento
    Fabela monstro; (f) tipo de gazetaj sentiaĵoj, kiam mankas interesaj temoj.
  • marserpentoj
    Fam. (Hydrophiidae) de serpentoj, vivantaj en ĉiuj varmaj maroj; tre venenaj.
  • paperserpento
    Longa, kunvolvita strio el kolora papero, kiun oni ĵete disvolvas super la kapoj de kunfestantoj, en balo, karnavalo ks.
  • *sonserpento
    Krotalo.

    serpento


    La vojo oblikvas tra kampoj, serpentumas inter la montetoj.Voj(et)o, pado serpentumas, meandras.
    boao.demono.fascini.hokdento.kolubro.ondolinia.pinta, forka, serpenta, vipura lango.rampulo.rampulo : besto senkrura aux kun mallongaj kruroj (kies ventro dokutime tusxas teron), kun nekonstanta korpotemperaturo, de komencospiranta per pulmoj, kaj kun korpo kovrita de kornecaj skvamoj auxplatoj (=reptilio) (Reptilia) (ramp/ul/o) [testudo, krokodilo, lacerto,serpento.].ringo.senpieda.Sibli (serpento, kuglo).sinua.skvamo.torda.vipuro.zigzagi.
    animalo. biblio. forko. rampulo. zoologio.

    Iel rilatitaj:

    Angilx akroĥordx anakondx animalx aspidx baziliskx biblix boax botropx bungarx cerastx cirkaetx forkx krokodilx krurx langx meduzx rampulx zoologix