modalo

modal/o (Z)

  1. [FILOZOFIO] ĉiu el la diversaj manieroj, kiel la substanco aperas al la homa menso: laŭ Spinozo, la ideo pri justeco, rememoro pri amaventuro kaj peceto de granito estas diversaj modaloj de la sama substanco.
  1. (Logiko) Speciala kondiĉo, al kiu estas subordigita la aserto de opinio: la modaloj de ebleco, de eventualeco.
  1. [LINGVOSCIENCO] Formo, kiun la verbo alprenas laŭ tio, ĉu ĝi rolas kiel predikato (finitivo), kvazaŭsubstantivo (infinitivo), adjektivo (participo) aŭ adverbo (gerundio).
  1. [MUZIKO] ĉiu el la diversaj pragamoj uzataj dum Mezepoko.
    dora, eola, friga, lida, lokra.
  • modala
    Rilata al la modaloj.
  • modaleco (Z)
    [FILOZOFIO] Maniero, kiel io estas, aŭ estas pensata.

    Iel rilatitaj: