ŝalmo

*ŝalm/o

  1. Kano, kavigita kaj borita per kelkaj truoj, per kiu muzikis antikvaj paŝtistoj.
  1. Primitiva formo de fluto aŭ klarneto, kun anĉo kaj truoj.
  1. Tubeto, vegetaĵa aŭ artefarita, per kiu oni suĉas likvon: komunia ŝalmo; ŝalmo por koktelo.
  1. [TEKNIKOJ] Duobla tubo, per kiu, kombinante brulgason, hidrogenon aŭ acetilenon, kun oksigeno, oni povas ŝprucigi sur difinitan kaj malvastan lokon tre varmigan flamon, ebligantan luti, veldi aŭ fandi metalojn.
  1. = kulmo.
  • Pajnoŝalmo
    Antikva muzikilo, konsistanta el serio da diverslongaj kanoj.
  • sakŝalmo
    [MUZIKO] Blovinstrumento, konsistanta el leda sako kiel aerrezervujo kaj el pluraj ŝalmoj, uzata de ĉiuj keltodevenaj gentoj (skotoj, Irlandanoj, kimroj, bretonoj kaj galegoj). SIN. sakfluto.
  • suĉoŝalmo
    ŝalmo 3.

    ŝalmo


    Iel rilatitaj:

    bambux brulx lignx sakx