timiano

*timian/o


[BOTANIKO] G. (Thymus el lamiacoj) de plantoj-malaltaj arbustetoj kaj plurjaraj herboj ĉebaze lignecaj-kun malgrandaj, integraj, aromaj folioj kaj kun floroj havantaj dulipajn kalikon kaj korolon; ĉ. 350 sp-oj el Eŭropo kaj Azio, kelkaj uzataj por aromigo, tizanoj kaj medicino, i.a. serpilo.
  • ordinara timiano
    Sp. de timiano (T. vulgaris) arbusteto el la U Mediteranea regiono.
  • timianolo
    [KEMIO] Timolo.

    timiano


    Iel rilatitaj:

    arbx kuirx spicx