tedi

*ted/i (tr)

  1. (iu) ĝeni per neoportuna alesto aŭ insisto: mi ne kuraĝas plu tedi vin per mia alestado (Z); permesu, s-ro, mi ne longe tedos vin (B); detenu vian piedon de la domo de via proksimulo, ĉar alie vi tedus lin (X); ĉu mi nenion plu sciigos?-Vi tedas min terure, respondis la virino (Z); ŝi ĉesu tedi al ili la kapon! (Z).
  1. (io) Malagrable impresi per troa daŭro aŭ ripetiĝo: al kelkaj la veturo tedis (Z); tedis al ŝi sidi hejme (Z); la granda ovo ĉiam ankoraŭ tie kuŝas: nun tio baldaŭ tedos al mi! (Z) (ĝin kovi); jam tedis al mi ĉiam aŭdi nur pri cignoj (Z); la senĉesaj pluvoj tedis la vojaĝantojn (B); esti tedita de io (Z); (abs) en juneco logas, en maljuneco tedas (Z); ha, tedis tia vivo! (Z).
    enuigi, supersatigi.
  • tedo
    Sento de iu, kiun iu aŭ io tedas: tian tedon mi ne povas pli longe toleri; malpli da posedo, malpli da tedo (Z); kontraŭ ĉiu tedo ekzistas rimedo (Z); ha, kia tedo!; se ni senĉese ĝis tedo frapadas sur (la oreloj de la publiko) (Z).
  • teda
    Tia, ke oni estas tedata: amiko fariĝas teda, se li tro longe sidas en la domo (Z); kia teda parolado!; naskiĝas teda sento de fremda korpo, kvazaŭ en la okulo estus polvero (Z); li estas teda kiel kulo, kiel pulbuŝelo; dum du tedaj horoj li rakontis pri sia malsano.
  • tedadi (tr)
    Tre longe aŭ ofte tedi: ŝi tedadis lin per siaj vortoj ĉiutage (X).
  • tediĝi
    Iĝi tedita: mia animo tediĝis de ŝi (X).
  • tedulo
    Homo, kiu tedas.

    tedx


    Iel rilatitaj:

    helpx penx ĉagrenx