subjekto

*subjekt/o

  1. [LINGVOSCIENCO] Sintaksa funkcio kaj frazelemento kun tia funkcio, esprimanta la aferon, pri kiu oni asertas, ke ĝi plenumas ian agon aŭ estas en ia stato; en E. verbon minimume unuvalentan nepre akompanas subjekto; ekz. en la frazoj 'mankas mono', 'mi legas (aŭ: 'mi legas libron)', 'la karoton manĝis la azeno', 'Johano ŝajnas feliĉa', la subjektoj estas resp. mono, mi, la azeno, Johano.
    predikato, predikativo, objekto, cirkonstanco.
  1. [FILOZOFIO] La pensanta, sentanta, volanta mio, kontraste al la ne-mio, al la ekstera mondo; scianto kontraste al la sciataĵo.
    objekto.
  1. [MEDICINO] [PSIKOLOGIO] Homo, rigardata kiel havanta specifajn korpajn aŭ psikajn tendencojn, aŭ kies fizikajn aŭ psikajn reagojn oni studas: iu galmalsana, pletora, histeria, malbonstata subjekto; esti subjekto de eksperimentado.
  • subjekta
    Rilata al subjekto: [LINGVOSCIENCO] subjekta suplemento.

    subjektx


    Iel rilatitaj:

    estx si