skarabo

*skarab/o

  1. [ZOOLOGIO] G. (Scarabaeus) de grandaj, lamenkornaj koleopteroj, kiuj formas globetojn el sterkaĵoj, por meti en ilin siajn ovojn: Alaho vidas la nigran skarabon en la nigra stonaĵo de la nigra roko! (Z).
  1. [KOMUNUZO] Skarabedo.
  1. = koleoptero.

RIM. skarabo 3 estas uzata por formi vulgarajn nomojn de koleopteroj.
  • skarabedoj
    Fam. (Scarabeidae) de koleopteroj, al kiu apartenas i.a. skarabo kaj melolonto.
  • bombardskarabo
    Vulgara kn de la sp-oj de brakino kaj de la tre parenca g. Aptinus, kiuj krake eligas nubeton da malbonodora gaso kontraŭ malamiko.
  • cervoskarabo
    Lukano.
  • majskarabo
    Melolonto.
  • mariskarabo
    Kokcinelo. SIN. maribesto.
  • solstica skarabo
    Solstica melolonto.
  • sterkoskarabo (Z)
    Geotrupo.
  • terpomskarabo
    Leptinotarso.

    skarabo


    Iel rilatitaj:

    brakinx cetonix insektx