siringo
*siring/o
[BOTANIKO] G. (Syringa el oleacoj) de falfoliaj arbustoj kun kontraŭe duopaj, integraj folioj kaj kun multaj, pli-malpli odoraj floroj en apeksaj aŭ flankaj infloreskoj; ĉ. 25 sp-oj hejmaj de SE Eŭropo ĝis E Azio, pluraj el ili kaj hibridoj kultivataj por ornamo, precipe pro abundo kaj bonodoro de la floroj, ekz.: ĉinia siringo
(S. x chinensis), tre kultivata por intense violaj floroj; ordinara siringo
(S. vulgaris), el SE Eŭropo, kun blankaj aŭ lilaj floroj; Persia siringo
(S. x persica), hibrido hejma de Irano ĝis ĉinio, kun lilaj aŭ blankaj floroj.
lilako. siringokolora
Lila. siringo/
[VIDU] Prefikso , montranta la formiĝon de patologia kanalo en organo: siringobulbo, siringomjelo.
Iel rilatitaj:
arbx
florx